Liberecana lernado

Anarkiisma libera lernejo (ankaŭ anarkiisma libera lernejo kaj liberecana lernejoliberecana lernado) estas malcentrigita reto en kiuj la kapabloj, la informado kaj la sciaro estas kunhavata sen hierarkio aŭ la institucia medio de la formala instruado. La studentoj de liberaj lernejoj povas esti plenkreskuloj, infanoj aŭ ambaŭ. Tiu organiza strukturo estas diferenca el tiuj uzataj de la nomitaj "demokrataj liberaj lernejoj" kiuj permesas la individuajn iniciatojn de infanoj kaj lernadajn klopodojn ene de la kunteksto de lerneja demokratio, kaj el libera edukado kie la 'tradicia' instruado estas disponebla por la lernantoj sendevige. La malferma strukturo de la liberaj lernejoj estas intencita por kuraĝigi la memfidon, la kritikan konscion, kaj la personan disvolvigon. La liberaj lernejoj ofte funkcias ekster la merkata ekonomio favore al la donacekonomio. Tamen, la signifo de la termino "liberaj" de la liberaj lernejoj ne estas limigita al la monkosto, kaj povas referenci al emfazo sur la parollibereco kaj sur la student-centrita edukado.

Liberaj lernejoj havas siajn radikojn en la anarkiisma Escuela Moderna de Hispanio en la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj. Ili estas, kerne kaj kore, ne-instituciaj, ne-aŭtoritataj, kaj kontraŭ-kulturaj. Ĝenerale, tiuj estas formataj je popolbaza nivelo fare de grupo de individuoj agantaj kolektive kaj aŭtonome por krei edukajn oportunojn kaj disvastigi kunhavadon de kapabloj ene de siaj komunumoj. Por ekzemplo, la Anarkiisma Libera Lernejo de Toronto estis priskribita kiel "volontulregata, aŭtonoma kolektivo havigante liberajn kursojn, atelierojn, kaj prelegojn."[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Antliff, Alan Breaking Free: Anarchist Pedagogy. In Cote et. al, Utopian Pedagogy: Radical Experiments Against Neo-Liberal Globalization. University of Toronto Press, 2007, p.248. ISBN 978-0-8020-8923-6.

Eksteraj ligiloj redakti