Licencio de la Esperanto-Asocio de Britio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

En la 1980-aj jaroj, laŭ iniciato de la svisdevena skota profesoro Reto Rossetti, la Esperanto-Asocio de Britio (BEA) decidis enkonduki ekzamenojn por supera titolo de pli alta grado ol la antaŭa Diplomo de BEA kaj la malnova Atestilo de la tiam nomita Brita Esperanto-Asocio. La intenco de Rossetti estis tio, ke la nova diplomo, nomota Licencio de EAB, “havu proksimume la nivelon atingitan de la universitata studento per unu jaro de diploma kurso je universitata nivelo” [1]. Laŭ la prospekto, “la ekzameno konsistas el ses eseoj kaj parola dialogo... Tri el la eseoj estas maĵoraj, tri minoraj... La temoj de la eseoj oni decidas en la kadro de tri ĝeneralaj branĉoj:- 1. Lingvo; 2. Literaturo; 3.Historio. Ĉiu branĉo devas esti reprezentata per almenaŭ unu eseo, egale ĉu maĵora aŭ minora.”

La unua licencio estis aljuĝita en 1992 sub egido de la Akademio Internacia de Sciencoj San Marino. Entute 6 kandidatoj sukcesis kaj ricevis siajn diplomojn. Reto Rossetti, la iniciatinto kaj direktoro de la ekzamenoj forpasis la 20-an de septembro 1994, kaj la Esperanto-Asocio de Britujo ĉesigis la ekzamenojn por licencio, kaj ne akceptis pli da kandidatoj ol la originalaj ses.

Referencoj redakti

  1. (Fonto: Prospekto por la Licencio de EAB)