Lignovora fungo
Lignovora fungo estas fungo kiu atakas la lignon.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/14/Braunfaeule_Holz_FI20070208.jpg/220px-Braunfaeule_Holz_FI20070208.jpg)
En forstado, la fungoj dividiĝis en artefaritaj kategorioj, ligitaj nek al sistematiko nek al morfologio de la organismoj, sed al la damaĝoj, pri kiuj ili kulpas. La plej konataj kategorioj konsistas el:
- la fibra putraĵo (estigata de la fungoj, kiuj atakas nur la ligninon, kia Coriolus versicolor aŭ Phellinus megaloporus),
- la mola putraĵo (Chaetomium globosum),
- la celuloza putraĵo (estigata de la fungoj, kiuj atakas nur la celulozon, kia Serpula lacrymans aŭ Lenzites separia).