Ligurio (gemo)

gemo

Ligurio[1] (latine ligurium, latine lyngurium; antikve-greke λιγύριον) estas gemo ne certe identigita, menciita en antikvaj libroj.

Ilustraĵo en mezepoka manuskripto el Anglio, montranta uriantan linkon, kies urino fariĝas ligurio

Mencio en la Biblio redakti

Laŭ la Torao, la surbrustaĵo de la efodo (izraelida pastra vesto) portas 12 gemojn en kvar vicoj:

 
 Kaj enmetu en [juĝan surbrustaĵon] enmetaĵon el ŝtonoj en kvar vicoj. La ŝtonoj de vico: rubeno, topazo, kaj smeraldo estu la unua vico; kaj la dua vico: hiacinto [jacinto], safiro, kaj jaspiso; kaj la tria vico: ligurio, agato, kaj ametisto; kaj la kvara vico: krizolito, kaj onikso, kaj berilo
— Londona Biblio, Eliro 28:15–20

La unua gemo en la tria vico estas hebree לֶשֶׁם, leŝem. En la Septuaginto, la vorto estas tradukita kiel antikve-greke λῐγῠ́ρῐον, ligúrion. Sankta Hieronimo tradukis la vorton en sia Vulgato kiel latine ligurius. En la Londona Biblio, L. L. Zamenhof tradukis ĝin kiel ligurio.

Legendoj rilataj al linkoj redakti

Pluraj libroj de antikva kaj mezepoka Eŭropo pri gemoj mencias, ke ligurio estas la solidiĝinta urino de la linko.[2]

Pluraj fontoj ankaŭ ligas la nomon al Ligurio, la regiono de Italio.[2]

Referencoj redakti

  1. liguri/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. 2,0 2,1 Walton, S.A. (2001-10). “Theophrastus on Lyngurium: medieval and early modern lore from the classical lapidary tradition”, Annals of Science (en) 58 (4), p. 357–379. doi:10.1080/000337900110041371.