Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

BARABÁS Lilla (baraba'ŝ) estis hungara aktorino naskiĝinta en Nagybánya la 29-an de marto 1834 kaj mortinta en Szentendre la 12-an de januaro 1909.

Lilla Barabás
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1834 (1834-03-29)
en Baia Mare
Morto 12-an de januaro 1909 (1909-01-12) (74-jaraĝa)
en Szentendre
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Kariero redakti

Ŝi ludis kiel infanaktorino jam en 1843. Mallongtempe ŝi estis anino de Nacia Teatro de Pest (1846–1847).

Roloj pli gravaj redakti

  • Veronka (Vahot: Farsangi iskola);
  • Paulina (Bayard–Vailly: Falura kell mennie);
  • Otil (Benedix: A bácsi);
  • Zsuzsika (Ede Szigligeti: A rab).

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon