En lingvo ĉiu vorto havas siajn "parencojn" - vortojn, proksimajn al ĝi lau senco au derivitajn de ĝi. Ekzemple, vorto lumo havas "parencojn" radio - fajro - brulo - ardo - helo - klaro - brilo kaj aliajn. De ĉiu vorto diversflanke etendiĝas ĉenetoj da "parencoj", kiuj siavice disiĝas kaj kondukas al plej malproksimaj signifoj. Tiamaniere la tuta lingvo prezentas per si unu grandan labirinton. Ne estis eble konstrui ĝin dum papera epoko, sed teorie estas eble nun, per komputilo, konstrui ĝian modelon. Se enmeti en komputilon precizan sencon de ĉiu vorto, ĝi povos mem krei labirinton, difini ligojn inter vortoj, kaj eble eĉ formi per afiksoj kaj vortkunmetoj milojn da novaj vortoj.

Kelkaj fadenetoj en la lingva labirinto: radio (en alia direkto) - fluo - torento - kanalo - rivero - strio - zono - rubando - kolono - fosto - stango - bastono - branĉo - brako - mano - tentaklo - grapolo - palpilo - fingro - ungo - hoko ktp; homo - ulo - viro - ano - membro - loĝanto - vivanto - vivulo - primato - raciulo...; ami - ŝati - emi - aprezi - adori - aprobi - deziri - voli - strebi - aspiri - celi - iri - proksimiĝi - kuniĝi - unuiĝi - amori - koiti - fiki - penetri - kontakti - tuŝi - palpi...; ŝato - amo - plezuro - kareso - ĝuo - volupto - lascivo - kontento - konsento - aprobo - beno - permeso - laso...; frato - parenco - samgentano - samfamiliano...; familio - parencaro - grupo - klano - gento - popolo - raso - komunumo - taĉmento - teamo - kunularo - bando - armeo - hordo - aro...; membro - parto - organo - ilo - aparato - mekanismo...; loĝi - vivi - esti - troviĝi - situi - residi - resti - sidi - ripozi - kuŝi - dormi - silenti - ignori - bojkoti - morti...; loĝejo - ĉambro - domo - nesto - ripozejo - restejo - haltejo - gastejo - hotelo...; gasti - viziti - veni - aliri - eniri - aperi - ekesti - estiĝi...

Eksteraj ligiloj redakti