Lingvoanstataŭado

Lingvoanstataŭado estas sociolingvistika termino, kiu rilatas al procezo, fine de kiu lingva komunumo fariĝas parto de alia lingva komunumo pro forlaso de sia lingvo.

La forlaso de la grupa lingvo evidentiĝas per iom-post-ioma geografia izoliĝo kaj teritoria malkresko, kaj per la reduktiĝanta uzo de la lingvo ĉe ties parolantaro, la malkresko de la parolantaro kaj de uzo-sferoj. Tiu ĉi regreso montriĝas kiel konsekvenco de la perdo de uzo-sferoj, ankaŭ per la malkresko de la interna diverseco, en la unuflankaj lingvaj interferoj, en la ŝanĝiĝo de la normoj pri lingvo-uzado kaj en ties perdo de valoro por la lingvanoj.

La lingvo-anstaŭado povas finiĝi per plena malapero de lingvo. Tio povas esti la celo de difinita lingvopolitiko per lingvoplanado.

Por mezuri la uzadon de lingvo laŭlonge de ies vivo, aŭ pli ofte laŭlonge de diversaj generacioj de lingva komunumo, oni uzas la indicon de asimilado. Tiu datumo konsistas en la procento de homoj kun difinita denaska lingvo, kiuj hejme pli ofte parolas alian.

La ŝlosila momento de la procezo de lingvoanstataŭado okazas, kiam lingva komunumo fariĝas du-lingva en alia lingvo, la sama por ĉiuj ties membroj, al kiu ĝi iom post iom transdonas sian lojalecon. Tiu ĉi transdono de lojalo povas antaŭi la akiron de kompetento en la nova lingvo kaj sekve povas fariĝi fundamenta kialo de la dulingviĝo kaj anstataŭado. Tamen tiu ĉi dulingviĝo tuŝas nur la regresan lingvon kaj ne la hegemonan aŭ ekspansian, tiel ke temas pri unuflanka dulingvismo.

Aliaj karakterizaĵoj de la stato de minoritatigo kaŭzita de la procezo de lingvoanstataŭado estas la lingva intermeto kaj la unuflanka kaj amasa interfero tuŝanta ĉiujn subsistemojn de la lingvo. La intermeto kaj la interfero malhelpas la ĝisdatigon de la lingvo per propraj rimedoj kaj ties videbleco de la flanko de aliaj lingvaj komunumoj.

La lingvoanstataŭado estas mala al la procezo de lingvonormaligo kaj, sekve, estas parte aŭ plene inversigebla. La procezoj de lingvonormaligado rezultas ankaŭ el lingvoplanado kaj, tial, devenas el konscia lingvopolitiko, por kies plenumo necesas politika potenco. Ankaŭ la lingvomorto estas inversigebla, kiel tion pruvis la hebrea, sed necesas escepte pozitivaj cirkonstancoj, kiel montras, negative, la irlanda.

La intergeneracia transdono kaj la socia reprezentado, kiun la parolantoj havas pri sia lingvo, estas la ĉefaj variabloj en la anstataŭada procezo.

Historio redakti

La fiksado kaj ĝeneraligo de la terminoj substitution far Antoine Meillet kaj shift far Leonard Bloomfield komenciĝis ĉ. 1930. Poste laboris super ĝi Karl W. Deutsch (1953), Morris Swadesh (1948), Uriel Weinreich (1953) kaj Joshua Fishman (ekde 1964).

Vidu ankaŭ redakti