Linkrusto
Linkrusto, aŭ Lincrusta, estas tre bosita murokovraĵo. Temas pri invento de la brita inventisto Frederick Walton kiu jam antaŭ (1860) estis patentinta linoleumon por plankokovro.[1][2] Linkrusto estis lanĉita en 1877 kaj estis uzita en ampleksa gamo de aplikaĵoj el reĝaj palacoj al fervojaj vagonoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d0/Byzantinepatternlincrusta.jpg/250px-Byzantinepatternlincrusta.jpg)
Laŭ Francisko Azorín Linkrusto estas Materialo elpensita de la anglo Walton, simila al la linoleumo sed pli rigida, uzata por kovri orname ĉambrajn murojn.[3] Li indikas etimologion el la latina linum + incrusto (lino kovri): vorto elpensita de Walton, en la 19 jc..[4]
Notoj
redakti- ↑ Yarwood, Doreen (1990) "The Domestic Interior: Technology and the Home" pp. 902-948 In McNeil, Ian (editor) (1990) Encyclopedia of the History of Technology Routledge, London, paĝo 905, ISBN 0-415-01306-2
- ↑ Bush, Akiko (2010) "An Introduction to Modern Textiles: The Wrong Impression" Dwelling 10(5): pp. 120—126, paĝo 122
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 128.
- ↑ Azorín, samloke.
Bibliografio
redakti- Parsons, Ralph (1997) From Floor to Ceiling: How One Man's Inventions Brought Fame to Staines and Sunbury Spelthorne Museum, Staines, England, (ISBN 0-9530265-0-7)