Listo de roluloj en Mortal Engines kaj Fever Crumb
Jen listo de roluloj en la romanserioj Mortal Engines kaj Fever Crumb de Philip Reeve.
Ĉefroluloj
redaktiTom Natsworthy
redakti15-jaraĝa metilernanto en la historiista gildo komence de la serio. Li poste havas diversspecajn aventurojn trans la mondo. En la kina filmo de 2018 aktorita de Robert Sheehan.
Hester Shaw
redaktiKolera juna virino kun cikatro trans ŝia vizaĝo. Ŝi serĉas venĝon kontraŭ Valentine. Aktorita de Hera Hilmar.
Wren Natsworthy
redaktiFilino de Tom kaj Hester en la malfruaj romanoj.
Nimrod Pennyroyal
redaktiSupozebla historiisto kaj verkinto kiu estas fakte fraŭdulo, ofte partumas aventurojn kun la Natsworthy-familio.
Anna Fang
redaktiAnna Fang, azia piloto kaj iama posedanto de la Garadiavolo, ŝi ankaŭ estas plej elstara agento de la ligo kontraŭanta la predantajn urbojn.
Shrike
redaktiShrike, maljunega kiborgo kiu kreskigis Hester post kiam ŝiaj gepatroj estis mortigitaj. En la usona eldono de la serio li estas nomita Grike.
Theo Ngoni
redaktiTheo Ngoni, afrika piloto kiu forkuras de sia hejmo por aliĝi al la Verda Ŝtormo.
Fever Crumb
redaktiFever Crumb, membro de la Ordo de Inĝenieroj. Ŝi estas la ĉefrolulo de la serio Fever Crumb, kiu enhave antaŭas al Mortal Engines.
Thaddeus Valentine
redaktiThaddeus Valentine, impeta kaj bela historiisto ofte idoligita fare de pli junaj historiistoj, sed fakte maliculo.
Magnus Crome
redaktiMagnus Crome, la megalomania urbestro de Londono.
Eksteraj ligiloj
redakti- oficiala retejo Arkivigite je 2019-12-06 per la retarkivo Wayback Machine