Listo de roluloj en Mortal Engines kaj Fever Crumb
Jen listo de roluloj en la romanserioj Mortal Engines kaj Fever Crumb de Philip Reeve.
Ĉefroluloj redakti
Tom Natsworthy redakti
15-jaraĝa metilernanto en la historiista gildo komence de la serio. Li poste havas diversspecajn aventurojn trans la mondo. En la kina filmo de 2018 aktorita de Robert Sheehan.
Hester Shaw redakti
Kolera juna virino kun cikatro trans ŝia vizaĝo. Ŝi serĉas venĝon kontraŭ Valentine. Aktorita de Hera Hilmar.
Wren Natsworthy redakti
Filino de Tom kaj Hester en la malfruaj romanoj.
Nimrod Pennyroyal redakti
Supozebla historiisto kaj verkinto kiu estas fakte fraŭdulo, ofte partumas aventurojn kun la Natsworthy-familio.
Anna Fang redakti
Anna Fang, azia piloto kaj iama posedanto de la Garadiavolo, ŝi ankaŭ estas plej elstara agento de la ligo kontraŭanta la predantajn urbojn.
Shrike redakti
Shrike, maljunega kiborgo kiu kreskigis Hester post kiam ŝiaj gepatroj estis mortigitaj. En la usona eldono de la serio li estas nomita Grike.
Theo Ngoni redakti
Theo Ngoni, afrika piloto kiu forkuras de sia hejmo por aliĝi al la Verda Ŝtormo.
Fever Crumb redakti
Fever Crumb, membro de la Ordo de Inĝenieroj. Ŝi estas la ĉefrolulo de la serio Fever Crumb, kiu enhave antaŭas al Mortal Engines.
Thaddeus Valentine redakti
Thaddeus Valentine, impeta kaj bela historiisto ofte idoligita fare de pli junaj historiistoj, sed fakte maliculo.
Magnus Crome redakti
Magnus Crome, la megalomania urbestro de Londono.
Eksteraj ligiloj redakti
- oficiala retejo Arkivigite je 2019-12-06 per la retarkivo Wayback Machine