Liao-yang (liaojang) estas urbo en mezo de provinco Ljaŭningo de Ĉinio, sur bordo de rivero T'ai-tzu, sudokcidente 50 km je Ŝenjang, je 19 km nordokcidente de urbo Ansan, kun logantoj de ĉ. 690.000 (2004).

Ljaojan
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 111000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 604 580  (2020) [+]
Loĝdenso 339 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 16′ N, 123° 11′ O (mapo)41.26432123.1772Koordinatoj: 41° 16′ N, 123° 11′ O (mapo) [+]
Alto 29 m [+]
Areo 4735,78 km² ( 473 578 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ljaojan (Ĉinio)
Ljaojan (Ĉinio)
DEC
Ljaojan
Ljaojan
Situo de Ljaojan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Liaoyang [+]
vdr

Liao-yang situas en tiu parto de Manĝurio, kie la ĉinoj plej frue setlis. Dum la regado de la Han-dinastio (206 a.K.–220 p.K.), en la 2-a jarcento a.K. estiĝis la komandejo de Liao-yang, kun sidejo P'ing-hsiang, iom nordokcidente de la hodiaŭua urbo. En la 4-5-a jc p.K. ĝi apartenis al la diversaj Yen-reĝlandoj. En 640 konkeris ĝin la Tang-dinastio (618–907) kaj de tie militiris kontraŭ Koreio.

Kiam en 756 ĉessi la ĉina reghado en suda parto de Manĝurio, Liaojang iĝis suda limparto de ŝtato Po-hai. En la 10-a jc. okupis ĝin la kitajoj kaj aldonis ĝin al sia ŝtato Liao-tung. Ilia reĝo rekonstruigis la urbon en 919 kaj perforte setligis tien ĉinojn kaj militkaptitojn de Po-hai. En 928, Liaojang iĝis orienta ĉefurbo de Liao-dinastio kaj restis tio dum la Chin-regado.

Komence de la 13-a jc. okazis ribelo, sed la ribelantoj akceptis regadon de la mongoloj en 1215–16. Liao-yang estis provinca sidejo inter 1269–1367, sed la provinco mem verŝajne senhomiĝis dum la mongola regado. Komence de la Ming-epoko (1368–1644), la urbo havis gravan rolon en defendo de la nordokcidenta limo. Oni ĉirkaŭis la urbon en 1368–72 kun muro, ĝi iĝis centro de reto de gardostacioj. Kiam la maĝuoj fortiĝis fine de la 16-a jc., la defendaĵoj certiĝis netaŭgaj. En 1621 konkeris la urbon Nurhaĉi, manĝua tribestro de per sia armeo kaj tie establis centran sidejon, sed je 5 km orinet li komencis konstruigi novan ĉefurbon, kiu neniam pretiĝis. Nurhaĉi en 1625 translokiĝis al Mukden (nun Ŝenjang) kun sia kortego kaj la forlasita urbo ruiniĝis. Liaojang iĝis pli poste ĉefguberniejo, grava administra sidejo.

Pro la strategia situo de la urbo, okazis tie gravaj bataloj de la rusa-japana milito (1904–05). Post fondo de la respubliko (1911), ĝi estis nur departementa centro, sed ĝi floris kiel komerca centro pro la produktema kaj dense loĝata provinco (rizo, aliaj cerealoj, sojfabo, kotono, legomoj kaj laiaj plantoj). Elformiĝis prilabora industrio ligita al la agroproduiktoj (bierfarado, tektaĵindustrio, olepremado). La urbo provizas per nutraĵo la industrian centron Anŝan.

Vidu ankaŭ redakti