Lo Speziale (eo: La apotekisto) estas komika opero itala en tri aktoj de Joseph Haydn. Foje kaj refoje oni prezentas la operon ankaŭ kiel unuakta prilaboraĵo. Ĉu fakte Carlo Goldoni verkis la libreton, kiel sporade asertita, estas tamen pridisputata. Sed la fakularo estas unuopinia pri tio, ke almenaŭ la ŝablono devenas de li. Ankaŭ rilate la tagon de la praprezentado la indikoj disas. Estas nur certe, ke la verkoj unuan fojon sursceniĝis en kastelo Esterhazy.

Lo speziale
drama muzika verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Joseph Haydn
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro opéra bouffe
vdr

Orkestro redakti

Du flutoj, du hobojoj, fagoto, du kornoj, tamburo, triangulo kaj arĉinstrumentoj.

Agado redakti

Unua akto redakti

La apotekisto Sempronio postlasis jam delonge siajn plej bonajn vivojarojn, kaj ĉar – kiel konate – aĝo ne protektas kontraŭ malsaĝeco, li vidkaptas sian ravan zorgatinon Grilletta. Sed Sempronio ne estas la ununura, kiu celas la belulinon, ĉar ja estas ankaŭ la riĉa dando Volpino kaj la apotekohelpisto Mengone. Tiu lasta laboras nur pro sia adoratino en la apoteko, de farmacio li malmultege komprenas.

Subite Volpino eniras la vendoĉambron kaj prezentas al Grilletta, kiu ĵus laboras tie, kelkajn receptojn, kiujn li preskribis al si mem. Vere li nur celas rendevuon kun la bela junulino. Sed per tio li mordas sur granito, ĉar Grilletta klare komprenigas al li, ke li tute ne estas ŝia favorato. Furioze Volpino malaperas.

Tuj post kiam li foras, jam ankaŭ aperas la dua adoranto de Grilletta. Li ja unuflanke ekamis la junulinon, aliaflanke li estas tiel timema, ke li ne povas konfesi al ŝi sian amon. Tiam ekiniciatas Grilletta admonante lin, finfine nun eliri el si mem kaj varbi por ŝi je ŝia zorganto pri geedziĝo. Mengone sentas sin kiel en paradizo kaj enbrakumas Grillettan. Kiam la paro pasie interkisas, la maljuna apotekisto aperos kaj dispelas la duon.

Dua akto redakti

Volpino ne rezignas la provon konkeri Grillettan. Li kovis novan planon: Nun li persone vizitas Sempronion kaj volas kredigi al li, ke la turka sultano serĉadas novan apotekiston, kaj neniu alia ol li, Sempronio, pli taŭgas por tio. Tiu komence sentas sin flatita kaj konsentas. Sed kiam li aŭdas por tio la prezon – Volpino volas la geezdiĝon kun Grilletta kiel perantohonoraro –, li ekdubas. Grillettan li neniukaze volas eskapigi. Tuj li forsendas sian helpanton por venigi notarion, kiu rajtas sigeli la geedziĝon.

Sempronio estas ege surprizita, kiam subite du notarioj petas eniron al li. Al tiaj transvestis sin ambaŭ amantoj de Grilletta, ĉar ĉiu el ili intencas subskribi la kontrakton kiel edzo. Sed la maljuna apotekisto ne facile estas trompebla. Li ekkonas la trompludon kaj forpelas la du.

Tria akto redakti

Ĉiuj liaj planoj konkeri Grillettan fiaskis; tamen Volpino ne tuj volas rezigni. Li kaj siaj servistoj sin transvestas kiel turkaj nobeluloj kaj iras al la apoteko. Al Sempronio Volpino sin prezentas kiel riĉa paŝao, kiu intencas aĉeti la vendejon. Tamen envere li sekvas la planon forrabi la objekton de sia dezirego, nome Grilletta. Kiam Sempronio energie sindefendas, la ŝajnaj turkoj tiom furiozas, ke ili detruas la meblaron. Sempronio senpotence nur povas laŭte helpkrii. Mengone elaŭdas lin ja, sed postulas, ke li donu al li Grilletta kiel edzino. Malespere al Sempronio ne restas alian por fari ol laŭi ĉi tiun peton.

Mengone tuj travidis la tompludon de la „turkoj“. Kiam li minacas plendi kontraŭ Volpino por damaĝokompenso, tiu preferas fuĝi kune kun siaj kunuloj.

Mengone kaj Grilletta donas unu al la alia la fianĉokison.

Muziko redakti

Haydn trakomponis sian operon.

Sonregistraĵoj redakti

  • (CD) Joseph Haydn: „Der Apotheker“, Berlin Classics EAN 782124171223, Aufnahme in deutscher Sprache

Eksteraj ligiloj redakti