La Lockheed (angle Lockheed Corporation) estas usona aerospaca kompanio, kiu ekzistis de 1912 ĝis 1995. Lockheed estis rekonata por multaj altteknikaj militaj aviadiloj kiel Lockheed P-80 Shooting Star kaj Lockheed F-117 Nighthawk.

Historio redakti

Lockheed kreskis dum la Dua mondmilito. La unua jetaviadilo de Usono, Lockheed P-80 Shooting Star estis naskiĝita de ĉefinĝeniero de kompanio, Kelly Johnson (1910-1990). Li poste kreis kaj gvidis dezajnteamon de kompanio, "Skunk Works" (esperante Mefitaj Verkoj). La nomo de dezajnteamo estis derivita el karaktero en komikso de usona kartunisto Al Capp. Lockheed estis pionero de jetmotora ĉasaviadilo post la dua mondmilito.

Dum la malvarma milito, Lockheed partoprenis en pluraj konkursoj de militaviadiloj. Pluraj aviadiloj de Lockheed estis selektitaj de Usona Aerarmeo. Lockheed speciale gvidis prilaboron de kaŝaviadilo ekde 1960-aj jaroj. La skoltaviadiloj kiel U-2 kaj Lockheed SR-71 Blackbird estis uzita por skoltadon de Sovetunio, kaj unua kaŝatakaviadilo F-117 estis ellaborita de Lockheed.

La fino de malvarma milito malkreskis neceson de militaviadiloj, kiuj malbonigis financon de Lockheed. En 1995, Lockheed estis mergita kun Martin Marietta por formi Lockheed Martin en 1995. Nuntempe la legaco de Lockheed estis sukcedita al Lockheed Martin, kiu ellaboris unuajn kaŝĉasaviadilojn, Lockheed Martin F-22 Raptor kaj Lockheed Martin F-35 Lightning II.

Aviadiloj redakti

Militaviadiloj redakti

Civilaviadiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti