Lokaŭto estas provizora laborĉesigo aŭ neo de dungado iniciatita fare de la administrado de firmao aŭ de entreprenistoj ĝenerale dum labordisputo.[1] Tio estas diferenca de striko, en kiu dungitoj rifuzas labori. Ĝi estas kutime efektivigita simple rifuzante allasi dungitojn al la firmaaj konstruaĵoj, kaj povas inkludi agojn kiel ekzemple ŝanĝado de instalaĵoj kaj dungado de sekurgardistoj por la areo. Aliaj efektivigoj inkludas monpunon por apero ĉe laborejo, aŭ simpla rifuzo de mezurado per la kontrolhorloĝo. Ĝi estas tial referita kiel la antitezo (malo) de striko, ĉar tiu rilatas al intereso de laboristoj, dum lokaŭto respondas al interesoj de dungistoj, kiuj kutime estas malaj.

Tialoj redakti

Lokaŭto kutimas ĝenerale plifortigi la kondiĉojn de dungado sur grupo de dungitoj dum disputo. Lokaŭto povas agi por devigi sindikatigitajn laboristojn akcepti ŝanĝitajn kondiĉojn kiaj ekzemple pli malaltaj salajroj aŭ pli altaj labortempoj. Se la sindikato postulas pli altajn salajrojn, pli bonaj avantaĝojn aŭ konservi siajn avantaĝojn, dunganto povas uzi la minacon de lokaŭto aŭ fakta lokaŭto konvinki la sindikaton cedi.

Tre ofte la lokaŭto klopodas reagi kontraŭ decidoj de la registaroj kiam tiuj intencas esti profito ĉu por la laboristoj ĉu por entreprenistoj de aliaj sektoroj aŭ de aliaj mondoregionoj, depende de la kazo.

Ekzemploj redakti

  • Irlando
  • Usono
  • Aŭstralio
  • Danio
  • Venezuelo

Notoj redakti

  1. [Bureau of Labor Statistics], http://www.bls.gov/wsp/wspfaq.htm#Question_3

Eksteraj ligiloj redakti