En programlingvoj, loka variablo (aŭ, pli ĝenerale loka objekto) estas variablo (resp. objekto) kies regiono ne estas pli vasta ol la konsiderata propra parto de la programo (bloko, modulo, proceduro).

Rekomendindas laŭeble teni objekton loka en tiu regiono (bloko, proceduro, funkcio), en kiu ĝi estas senchava. La uzo de lokaj objektoj donas plurajn avantaĝojn:

  • ĝi evidentigas, ke la rolo de la objekto estas limigita al proceduro (aŭ alispeca regiono), kio normale estas malgranda parto de la tuta programo;
  • ĝi garantias, ke la tradukilo malkovros misuzojn de loka objekto en aliaj partoj de la programo;
  • ĝi helpas la tradukilon ŝpari memoron, ĉar la memoro de la lokaj variabloj estas malokupata kiam finiĝas la plenumo de ilia regiono. Tiu memoro iĝas disponebla por aliaj objektoj.

Ekzemplo redakti

   Jen estas ekzempla programo en esprantigita Paskala pseŭdokodo:

proceduro permutu(var x, y: entjeraj);
  var lab: entjera; {loka variablo labora}
starto
  lab := x;
  x := y;
  y := lab;
fino

Vidu ankaŭ redakti