Paskalo (programlingvo)

programlingvo
(Alidirektita el Paskala pseŭdokodo)

Paskalo estas komputila programlingvo kreita dum la 1970-aj jaroj de Niklaus WIRTH. Tiu programlingvo havas fortan pedagogian tradicion kaj tial ĝi estas ofte uzata en komputadaj kursoj pri programado. Pluraj idaj programlingvoj estas kreitaj el ĝi: Modula-2, Modula-3 kaj Oberono.

Dum pli ol tridek jaroj da ekzistado de Paskalo, ĝi evoluis kaj servis kiel bazo por kelkaj diversaj programaj produktoj. Malgraŭ tiu fakto, ke Paskalo estis kreita kiel simpla porinstrua programlingvo, nuntempe ĝi estas potenca profesia kaj tre fleksebla lingvo. Grandan parton da evoluo de Paskalo enigis firmao Borland (ankaŭ fifama sub la titolo Inprise (Inprajz)). La Borlanda versio de Paskalo havas la nomon Delphi (Delfi) aŭ Objekta Paskalo.

N.B. pri la verkisto, vidu Blaise Pascal

Paskala pseŭdokodo redakti

En la artikolo pri pseŭdokodoj estas menciita pseŭdokodo bazita sur Paskalo. Fakte tia Paskala pseŭdokodo estas uzata por prezenti algoritmojn en la Komputada Leksikono. Ankaŭ en Vikipediaj artikoloj ĝi estas uzata (ekz-e vd iteraciaj ordonoj). Jen la tabeloj da tradukoj de ŝlosilvortoj kaj pradifinitaj identigiloj laŭ la Komputada Leksikono:

La ŝlosilvortoj redakti

Angle Esperante
and kaj
array tabelo
begin starto
case okazo
const konst
div div
do faru
downto sube
else alie
end fino
file dosiero
for por
function funkcio
goto al
if se
in en
label marko
mod mod
nil nul
not ne
of el
or
packed pakita
procedure proceduro
program programo
record rikordo
repeat ripetu
set aro
to supre
then tiam
type tipo
until ĝis
var var
while dum
with super

La pradifinitaj nomoj redakti

Angle Esperante
Abs abs
ArcTan tanArk
Boolean bulea, buleaj
Char signa, signaj
Chr sgn
Cos kos
Dispose detruu
Eof doFin
Eoln liFin
Exp eksp
False malvero
forward daŭrigota
Get prenu
Input enigo
Integer entjera, entjeraj
Ln ln
MaxInt maksEnt
New kreu
Odd nepara
Ord nro
Output eligo
Pack paku
Page paĝo
Pred ant
Put metu
Read legu
Readln leguLin
Real reela, reelaj
Round ronde
Sin sin
Sqr kvad
Sqrt rad
Succ sek
Text teksta
True vero
Trunk trunko
Unpack malpaku
Reset hejmen
Rewrite reskribu
Write skribu
Writeln skribuLin

Vidu ankaŭ redakti