Delfo

(Alidirektita el Delphi)
Monda heredaĵo de UNESKO
Tiu ĉi artikolo temas pri urbeto en Grekio. Pri programlingvo Delphi vidu la artikolon Embarcadero Delphi.

Delfo (en verkoj de L. L. Zamenhof ankaŭ Delfoj; antikve-greke Δελφοί Delphoí) estas granda antikva greka sanktejo dediĉita al la dio Apolono. Ĝi situas ĉe la sud-okcidenta flanko de la monto Parnaso je 700 m. sur la marnivelo kaj je 9,5 km de la golfo de Korinto. La antikva Delfo estis fama pro orakola templo, kien la grekoj iris por demandi al Apolono pri maltrankviligiaj aferoj, kaj konsideriĝis la plej sankta loko de la greka religio. Moderna samnoma urbeto estas proksima al la antikva ruinoj.

Delfo
arkeologia lokopoliso • Samian Ware Discovery Site • erao • antikva urbo [+]

Supermara alteco570 m [+]
Koordinatoj38° 28′ 56″ N, 22° 30′ 6″ O (mapo)38.48222222222222.501666666667Koordinatoj: 38° 28′ 56″ N, 22° 30′ 6″ O (mapo)
Areo315 km² (31 500 ha) [+]
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo330 54 [+]

Delfo (Grekio)
Delfo (Grekio)
DEC
Delfo
Delfo
Map
Delfo

Vikimedia Komunejo:  Ancient Delphi [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

La teatro de supre
Ruinoj de Delfo
Lando  Grekio
Tipo Kultura Heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii, iv, vi
Fonto 393
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 38° 28′ 53″ N, 22° 29′ 59″ O (mapo)38.48138888888922.499722222222
Registra historio
Registrado 1987  (11-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
La templo de Apolono, vidita el la valo
La templo de Apolono de supre
La trezorejo de Ateno, konstruita memore al la urba armea venko en la Batalo de Maratono
Vidaĵo de la stadiono de la delfa sanktejo
Statuoj de Kleobiso kaj Bitono en la muzeo de la moderna Delfo
Situo de Delfo en Grekio

El la monto elfluis pluraj fontoj. Unu el la plej konataj jam de antikve estis la akvofonto de Kastalio, ĉirkaŭita de laŭra arbareto dediĉita al Apolono. La legendo kaj la mitologio rakontas ke ĉe la monto Parnaso, proksime al tiu fonto, renkontiĝis pluraj dioj, muzoj kaj najadoj. Dum tiuj renkontiĝoj Apolono ludis la liron kaj la dioj kantis.

La orakolejo de Delfo grave influis al la koloniado ĉe la suda marbordo de Italio kaj Sicilio. Ĝi iĝis la religia centro de la helena kulturo.

Mitologia serpentino nomata Delfino (Δελφύνη Delphȳ́nē) gardis la orakolejon antaŭ la alveno de Apolono. Laŭ la mitologio, Apolono mortigis la serpentinon por akiri ŝian saĝon kaj la orakolejon. Ekde la 4-a jarcento a.K., la drako nomiĝis Pitono anstataŭ Delfino kaj estis kredata virdrako. La legendo rakontas ke Apolono savis la cindrojn de la besto en sarkofago, kaj subterigis ĝin sub la templo, pli precize sub ŝtono nomita omphalós, kio greke signifas "umbiliko" de la mondo.

Orakolo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pitio.

La Pitioj respondis la demandojn de la grekoj. Oni blinde fidis tiujn respondojn eĉ se ili eraris ĉar tiukaze, oni pensis ke ne eraris la respondo mem sed la interpreto de la respondo.

La demandanto unue intervjuis kun la orakolino kaj unu tagon poste ŝi donis la respondon. Ŝi respondis voĉe kaj pastro skribis la orakolan respondon por doni ĝin al la demandinto.

Unue oni skribis la respondojn verse. Tamen la versoj estis malbonkvalitaj kaj malindaj je Apolono, la dio de la muziko, kiu laŭ la tiama kredo donis la orakolaĵon al la Pitio. Do baldaŭ oni ŝanĝis verson al prozo.

Dum la plej bonaj tempoj de la sanktejo estis tri Pitioj en la sanktejo kaj sufiĉis unu orakolino dum la epoko, kiam apenaŭ estis demandantoj. Por elekti ŝin, oni ne atentis pri socia klaso, tamen ŝia vivo kaj kutimoj nepre devis esti neriproĉeblaj. La virino devis akcepti vivi en la orakolejo dum la tuta vivo.

Ejo redakti

Paŭzanio en la 2-a jarcento a.K. tre bone priskribis la orakolejon. Oni povis konfimi lian priskribon per arkeologia esploro.

Palisaro ĉirkaŭis la tutan lokon. Ĉe la sudorienta angulo komenciĝis la sankta vojo, kiu supreniris la monton kaj preterpasis diversajn konstruaĵojn - trezorejojn, stadionon kaj plurajn monumentojn - ĝis la orakola templo de Apolono.

Antaŭ la ĉefa templo estis oferaltaro. En la sanktejo ankaŭ ekzistis teatrejo kaj hipodromo, kiun ankoraŭ oni ne trovis.

La trezorejoj estis templetoj, kie oni savis la donacojn de la demandantoj, kiuj estis valoregaj. Oni scias pri tiuj ĉi trezorejoj:

Historio redakti

Spurojn de okupo de la loko de Delfo oni trovas ekde la Neolitiko, kun vasta okupo kaj uzado ekde la micena epoko (1600–1100 a.K.). En la micena tempo, la apuda urbo Kriso estis grava tera kaj mara potenco en Grekio, eble la unua tia greka urbo, se la fru-helada dato de la haveno Ciro estas kredinda.[1] La antikvaj fontoj asertas, ke la pli frua nomo de la Golfo de Korinto estis Krisa Golfo.[2] En la klasika epoko, Kriso kaj Korinto estis doriaj regnoj, do la Golfo de Korinto estis nomata "doria lago". Krison fine detruis la dialekte eoliaj kaj atik-ioniaj regnoj de suda Grekio en konflikto pri alirrajto al Delfo frue en la klasika periodo. La regadon de Delfo alprenis la Amfiktiona Ligo, organizo de regnoj kun interesoj en ĝi, kaj la nomo de Korinto estis donita al la golfo.

Referencoj redakti

  1. Kase 1970, paĝoj 16–17
  2. Kase 1970, paĝoj 28–29