Niklaus Wirth

(Alidirektita el Niklaus WIRTH)

Niklaus WIRTH (naskiĝis la 15-an de februaro 1934 en Winterthur) estas svisa komputikisto.

Niklaus Wirth
Niklaus Wirth, UrGU.jpg
Persona informo
Niklaus Wirth
Naskiĝo 15-an de februaro 1934 (1934-02-15) (89-jara)
en Vinterturo
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Svislando [#]
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko • Laval University • Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley [#]
Subskribo Niklaus Wirth
Profesio
Okupo komputikistoinĝenieroprogramisto • universitata instruisto [#]
Laborkampo informa teknologio [#]
Doktoreca konsilisto Harry Huskey • Edward Feigenbaum [#]
Verkado
Verkoj Paskalo ❦
Modula [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estis profesoro de komputiko (de 1968 ĝis 1999) en la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko (ETH Zürich), Svislando. Li estis la ĉefa kreanto kaj konstrukcianto de la sekvantaj programlingvoj : Pascal, Modula kaj Oberon. Li ankaŭ estas la gvidanto de la internacia teamo por konstrukcii Lilith kaj Oberon operaciumojn. Li ricevis la prestiĝan Premion de Turing (1984) pro kreado de siaj programlingvoj.

Lian artikolon "Programado pere de Paŝa Purigado" (1971) oni rigardas kiel unu el klasikaj tekstoj pri komputiko. Alia lia verko - la libro "Algoritmoj + Datumaj Strukturoj = Programoj" (1975) - ludis la gravan rolon tiutempe kaj restas utila kaj populara ĝis nun.

Eksteraj ligilojRedakti