Lokbileto estas atestilo pri deviga lokrezervado de loko en iu transportilo. Lokbiletoj estas ĉefe uzitaj en longdistanca trajna kaj busa transporto. Lokbileton oni povas aĉeti por tio, ke oni certe havu lokon, aŭ ke nepre devas. Do poste estas du formoj: deviga lokbileta (tio signifas, ke sen lokbileto oni ne rajtas eniri trajnon) kaj laŭpeta lokbileta. La prezo de lokbileto povas esti diferenca. Ekzemple en Ĉeĥio oni povas aĉeti lokbileton por trajno kun rabato, se oni havas klientan karton. Aŭ, se temas pri grupo de 12 homoj kaj pli, eblas aĉeti lokbileton kun rabato. En Germanio oni ricevas rabaton, se oni aĉetas lokbileton komune kun bileto sur interretaj paĝoj de Deutsche Bahn.

Ekzemplo de du lokbiletoj - unu de ZSSK kaj unu de ČD