Longdistanca rilato

(Alidirektita el Longdistanca amrilato)

Longdistanca rilatolongdistanca amrilato estas intima interpersona rilato de homoj, kiuj vivas en geografie izolitaj lokoj.

Karakterigo redakti

Longdistanca rilato estas alia ol kutima geografie proksima rilato, kiam la partneroj povas vidi persone unu la alian dum multaj tagoj. Rohlfing (1995) proponas jenajn unikajn defiojn por longdistanca rilato:

  • pli granda neceso de financoj por elteni la rilaton
  • malfacilo de elteno de geografie proksima rilato en longdistanca rilato
  • malfacilo de prijuĝo de la rilato de malproksimo
  • altaj atendoj pri kvalito de limigitaj personaj renkontiĝoj

En populara kulturo redakti

Muziko redakti

Inter la plej konataj kantoj pri longdistanca rilato aŭ inspirita de ĝi estas Right Here Waiting de Richard Marx, Hey There Delilah de usona muzikgrupo Plain White T's, Here Without You de usona muzikgrupo 3 Doors Down kaj Jet Lag de kanada muzikgrupo Simple Plan.

En Esperanto-kulturo havas longdistancan rilaton kiel sian ĉeftemon ekzemple kantoj La fantoma lum’ de muzikgrupo Persone kaj Pola de JoMo.

Filmo redakti

Longdistanca rilato ĉeftemis en filmoj You've Got Mail (1998), Appelsinpiken (2009), Going the Distance (2010) kaj Like Crazy (2011).

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Rohlfing, M. E. (1995). Doesn’t anyone stay in one place anymore? An exploration of the understudied phenomenon of long-distance relationships. In J. Woods & S. Duck (Eds.), Understudied relationships: Off the beaten track (pp. 173–196). Thousand Oaks, CA: Sage