Los Barrios de Luna
Los Barrios de Luna [losBArios deLUna] estas municipo en la nordo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la nordo de la provinco. Los Barrios de Luna estas komprenebla etimologie kiel La Kvartaloj (novaj domaroj) de Luna. En ties teritorio estas la Akvorezervejo de Barrios de Luna.
Los Barrios de Luna | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24148 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 300 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 51′ N, 5° 52′ U (mapo)42.845097-5.861374Koordinatoj: 42° 51′ N, 5° 52′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 032 m [+] | ||
Areo | 94,29 km² (9 429 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Los Barrios de Luna [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Los Barrios de Luna, Irede de Luna, Mallo de Luna, Mora de Luna, Portilla de Luna, Sagüera de Luna kaj Vega de Caballeros, okupas totalan areon de 94,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 308 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 700 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 45 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Historio
redaktiEn Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).