Losacio [loSAzjo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Alba, en la centro de la provinco. Losacio estas etimologie tradukebla al Kaĥelejo.

Losacio
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49540
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 96  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 6° 2′ U (mapo)41.7108807-6.0398748Koordinatoj: 41° 43′ N, 6° 2′ U (mapo) [+]
Alto 756 m [+]
Areo 21,67 km² (2 167 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Losacio (Provinco Zamoro)
Losacio (Provinco Zamoro)
DEC
Losacio
Losacio
Situo de Losacio
Losacio (Hispanio)
Losacio (Hispanio)
DEC
Losacio
Losacio
Situo de Losacio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Losacio [+]
vdr
Municipoj de la komarko Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 21,8 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 90 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 44 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la 13-a kaj 14-a la komarko apartenis al la Templanoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, romanikaj elementoj, vinkeloj, historia heredo, piedirado). Iam estis minoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti