Lost Planet 3 estas triapersona, pafa agada-aventura videoludo disvolvita de Spark Unlimited kaj eldonita de Capcom por Microsoft Windows, PlayStation 3 kaj Xbox 360. La intrigo de la ludo antaŭas tiun de Lost Planet: Extreme Condition kaj Lost Planet 2 kaj okazas sur la sama planedo nomata E.D.N. III. Male de la antaŭaj ludoj en la serio, kiuj estis evoluigitaj interne fare de Capcom, Lost Planet 3 estis disvolvigita ekstere de Spark Unlimited kun Matt Sophos kiel luddirektoro. La originala kreinto de la serio, Kenji Oguro tamen restis kreadirektoro.

Lost Planet 3

Disvolvo Spark Unlimited
Eldoninto Capcom
Distribuo Steam
Muziko Jack Wall
Serio Lost Planet
Platformo Xbox 360
Ĝenro triapersona pafludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo ludstirilo
PEGI-klasifiko PEGI 16
ESRB-klasifiko Teen (Adoleskuloj)
vdr

Intrigo

redakti

Lost Planet 3 okazas longe antaŭ la unua ludo. Ĝi malkaŝas la rakonton de Jim Peyton kaj la eventojn kiuj kondukis al la unua ludo.

Post preskaŭ esti entombigita en kaverno, maljuna Jim Peyton estas retrovita de sia nepino Diana. Konsciante ke li estas agonianta, li komencas rakonti al ŝi kiel li alvenis sur E.D.N. III. Kvindek jarojn pli frue, dezirante subteni sian familion, Jim aniĝas al ekspedicio cele la minado de E.D.N III. Financita de la korporacio NEVEC, la ekspedicio celas ekspluati la « Termikan Energion » de E.D.N III, sang-similan substancojn kiu kapablus solvi gravan energiomankon sur la Tero. Jim renkontas Doktoron Kendric Kovac, operacian direktoron Phil Braddock, Doktoron Roman, ĉefan teknikiston Gale kaj Laroche, samrangajn piloton de giganta meĥao. Dum laboro por ripari la komunikaĵojn, Jim komencas suspekti ke ekzistas sabotanto en la bazo kiam li vidas iun proksime al la damaĝitaj komunikiloj. Li malkovras ke Doktoro Roman samopinias, sed forĵetas siajn suspektojn kaj preferas koncentriĝi pri sia laborado por subteni sian familion.

Iom poste, Jim malkovras forlasitan bazon de NEVEC. Tiel li komprenis ke la ekspedicia teamo ne estis la unua, kiu alvenis al E.D.N III - kontraŭe al la oficiala versio de NEVEC. La lastaj registroj detalas la atakon de Akrid, loka ekstertera vivo, kontraŭ la bazo kaj la mortigon de ties loĝantoj. Provante foriri, Jim batalas kontraŭ giganta Akrid, lasante sian meĥaon difektitan kaj li mem preskaŭ mortantan. Li tamen estas savita de la mistera virino, kiun li antaŭe vidis ĉe la komunikiloj. Li vekiĝas en setlejo post kelkaj tagoj, resanigita. La virino sin prezentas kiel Mira kaj ŝia popolo kiel la « Forgesitoj », postvivantoj de la unua koloniiga provo de NEVEC. Ilia gvidanto Soichi, la patro de Mira, ne fidas Jim, sed permesas al li foriri el ilia enklavo, kondiĉe ke li ne malkaŝu ilian ekziston.

Revenante al la bazo, Jim trovas ĝin sub grava atako de Akrid, kiel rezulto de malsaĝa eksperimento fare de D-ro Kovac. Jim sekve alfrontas Braddock pri sia malkovro de la unua kolonio. Braddock klarigas, ke lia patro estis la gvidanto de la kolonio antaŭ ol ĝi estis perdita, kaj ke por konservi financadon de la ekspedicio fare de NEVEC, tiu incidento restu sekreto. Jim konsentas konservi la sekreton de la unua kolonio kaj helpi Braddock kompreni, kio okazis. Post pluraj monatoj, kaj kun la helpo de la Forgesitoj, Jim sukcesas akiri informojn pri kio okazis kaj informis Braddock : kiam la kolonio estis atakita, la patro de Braddock forlasis ĝin por savi Braddock (tiam infaneton) kaj lian patrinon. Jim provas diri al Braddock pri la Forgesitoj, sed estas interrompita kiam li devas denove defendi la bazon kontraŭ Akrid-atako. En la sekvaj monatoj, Jim proksimiĝas al la Forgesitoj, planante kunigi Braddock kaj Soichi por ke ili solvu siajn pasintajn konfliktojn.

Antaŭ tio, NEVEC tamen neatendite transprenas la Ekspedicion. Ili komencas serĉi Doktoron Roman, kiu kun la helpo de Jim laboris pri triangulado de la plej puraj vejnoj de Termika Energio. Jim tamen trovas Doktoron Roman mortintan kaj pro kolerego mortigas la NEVEC-soldaton proksime, kiu verŝajne murdis ŝin. Nun determinita halti NEVEC, Jim kaj la Forgesitoj preparas saboti iliajn minadklopodojn kun la helpo de Gale. Dum ili efektivigas sian planon, tamen, ili estas alfrontitaj de Laroche, kiu estis sendita de NEVEC por halti ilin. Li malkaŝas, ke li vokis NEVEC al la bazo, post kiam li vidis la renkonton de Jim kun Mira, kaj ke NEVEC planas ataki la Forgesitojn. Jim venkas Laroche sed indulgas lin kaj iras al la setlejo de la Forgesitoj. Soichi estas mortigita kaj Jim devas kapitulaci, kiam li malkovras ke NEVEC kaptis sian familion sur la Tero kiel ostaĝojn.

Uzante la ŝtelitan esploradlaboron de Doktoro Roman sed ankaŭ la intelekton de Doktoro Kovac, NEVEC planas savi la Teron kaj solvi la energikrizon. Braddock tiam helpas Jim eskapi kaj liberigi sian familion kaj la skipon, inkluzive de Laroche, malgraŭ liaj antaŭaj agoj. Persekutante la kampan komandanton de NEVEC, Isenberg, Jim ruinigas lian planon preni kontrolon de la Akrid kaj uzi ilin por amasmortigi la ribelantojn, tiel ke NEVEC ne povas minadi la puran energion de la planeto kaj savi la Teron.

NEVEC estas nun venkita, kaj la ekspedicia teamo kaj la Forgesitoj kune fariĝas la unuaj neĝaj piratoj. Gale kaj Mira uzas la esploradon de Soichi por krei « harmonigilon », aparaton kiu uzas termikan energion por resanigi ties uzanton. En la nuntempo, maljuna Jim pardonpetas al sia nepino pro lasi heredaĵon, kiu devigas ŝin batali, antaŭ ol forpasi. Maljuna Laroche trovas ilin kaj savas Diana. Diana estas malĝoja pro la morto de sia avo sed esperas pri la ebleco venki la militon kaj rekonkeri la planedon kontraŭ NEVEC.

Ludomaniero

redakti

Uzante la misio-bazitan mekanikon de la ludo, ludantoj elektas plenumi kernajn misiojn kiuj progresigas la rakonton, aŭ flank-misiojn cele al la helpo de kunkoloniistoj sur la planedo.

La ludo permesas al la ludantoj libere esplori areojn iom simile al rola videoludo, kun la kapablo paroli al kelkaj ne-ludantaj karakteroj, akiri flank-misiojn, ĝisdatigi ekipaĵon kaj konstrui sian propran dupiedan meĥaon uzante objektojn kolektitajn tra la kampanjo. Male de la antaŭa ludoj, termika energio ne plu estas ligita al la vivsubteno de la persono. Ĝi anstataŭe estas ĉefe uzata kiel formo de valuto, donante al la ludanto pli da libereco esplori E.D.N. III. Denove, la antagonistoj de la ludo estas la Akrid, eksterteranoj indiĝenaj de la planedo E.D.N. III.

Recenzo

redakti

Lost Planet 3 ricevis mezbonajn recenzojn sur ĉiuj platformoj laŭ la recenza retejo Metacritic. En Japanio, Famitsu donis al la versioj por PlayStation 3 kaj Xbox 360 poentaron de unu 9, unu 8, unu 7, kaj unu 9 do entute 33 el 40.

The Escapist donis al la versio por Xbox 360 tri stelojn el kvin, kaj nomis ĝin « solida triapersona pafilo [kiu] estas makulita de iuj ripetemaj ludelementoj kaj manko de profundo rilate al siaj mekanikoj kaj rakonto ». The Digital Fix tamen donis al la versio por PS3 poentaron de 4 el 10 kaj deklaris: « Du pozitivaj aferoj el la tuta ludo estas, ke ĝi estas sendube la plej bona ludo kiun Spark iam ajn produktis kaj ne estas tiel malbona kiel Aliens: Colonial Marines ». Digital Spy donis al ĝi similan poentaron de 2 steloj el 5 kaj diris ke ĝi ne estis « perdita kaŭzo. Estas iom da vera emocio trovenda en ĝia rakonto kaj kelkaj diversaj momentoj en ĝiaj bataloj, sed tio estas makulita de neoriginala kerno-ludado kaj senbrila nivela dezajno ».

Lost Planet 3 spertis vendon de 27,503 kopiojn por PlayStation 3 en Japanio dum la unua semajno post surmerkatigo. Tio estas la plej malalta vendokvanto de la numeritaj videoludoj de la serio. Raportante pri sia fiskjaro, Capcom priskribis la vendojn de la ludo kiel « sub la atendita nivelo », parte pro intensiĝinta konkurenco en la eŭropaj kaj usonaj merkatoj.

Premioj

redakti

En januaro 2014, la verkistoj de Lost Planet 3 Richard Gaubert, Orion Walker kaj Matt Sophos, estis nomumitaj en la kategorio « Elstara Atingo en Videoluda Verkado » (angle Outstanding Achievement in Videogame Writing) fare de la Writers Guild of America kune kun Assassin’s Creed IV: Black Flag, Batman: Arkham Origins, God of War: Ascension kaj The Last of Us (la lasta el kiuj estis la gajninto).

Eksteraj ligiloj

redakti