Steam estas substrato por distribuado kaj kontrolado de ludoj de Valve Corporation. La unua versio estis eldonita la 12-an de septembro 2003. La originaj celoj de la programo estis aŭtomatigi ĝisdatigojn de Counter-Strike kaj aliaj ludoj faritaj de Valve,[1][2] preventi piratecon kaj trompadon en videoludoj. Poste ĝi ekdistribuis ludojn de aliaj eldonejoj. Ĉe la substrato troviĝas ankaŭ aspektiga programaro, aparataro, muzikaĵoj kaj filmoj. Ekzistas komunuma bazaro, kie ludantoj povas vendi kaj aĉeti aĵojn akiritajn en ludoj[3].

Steam

Programisto Valve Corporation
Lasta stabila versio API: v020
Pakaĵo: 1618256785
(la 12-a de aprilo 2021)
Lasta testa versio API: v020
Pakaĵo: 1618865930
(la 19-a de aprilo 2021)
Operaciumo Windows, OS X, Linux, iOS, Android
Programlingvo C++, Java, Objective-C
Lingvo(j) 28 lingvoj, sed ne Esperanto
Programtipo Digital rights management, interkona retejo
Permesilo Priproprieta programaro
Retejo store.steampowered.com
vdr

Je la komenco de 2019, Steam havis pli ol 30 000 da ludoj kaj pli ol 95 milionoj da uzantoj uzis la substraton ĉiumonate[4].

Referencoj redakti

  1. Steam Client Released. Valve Corporation (12-a de septembro 2003). Alirita 15-a de februaro 2013.
  2. About Valve. Valve Corporation. Alirita 15-a de februaro 2013.
  3. Steam Community :: Steam Community Market (angle).
  4. How many games are on Steam in 2019? | Rock Paper Shotgun (angle).

Eksteraj ligiloj redakti