La lotukoj estas etno en Sudano.

La ĉefa dio estas nomata Aĵok; li estas ĝenerale rigardata kiel afabla kaj bonvolema, sed povas esti kolerigita. La mito diras ke iam la preĝo de virino por la resurekto de sia filo estis elaŭdita. Sed ŝia edzo ĉagreniĝis kaj denove mortigis la infanon. Laŭ la religio de la lotukoj Aĵok estis ofendita per liaj agoj kaj ĵuris, neniam plu resurektigi iun lotukon, kaj tiamaniere, laŭ la mito, la morto fariĝis permanenta.