Lou BROOKS (naskiĝis 1913, mortis la 24-an de aprilo, 2001) estis Esperantisto kaj helpinto ĉe la Londona oficejo de la Esperanto-Asocio de Britio kaj ties koresponda kurso.

Li estis iama kasisto de EAB kaj la brita ILEI-sekcio. Li estis la reĝisoro de La graveco de la fideliĝo de Oscar Wilde, montrita en la Londona Jubilea Festo (1987, ankaŭ vidbende registrita), kaj de Kiel amas la aliuloj de Alan Ayckbourn, sukcesa en la Brajtona UK (1989).