Louisa Garrett Smith

Louisa Maria SMITH (naskonomo Louisa Maria Garrett) (1835-1867) estis fratino de Millicent Garrett Fawcett kaj Elizabeth Garrett Anderson. Ŝi estis sekretario de la Kensington Society (Socio Kensington) antaŭ ŝia frua morto en 1867.

Louisa Garrett Smith
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1834 (1834-11-30)
Morto 30-an de novembro 1866 (1866-11-30) (32-jaraĝa)
vdr

Vivo redakti

Louisa Garrett naskiĝis en 1835, la unua el naŭ infanoj de Newson Garrett (1812-1893) kaj lia edzino Louisa Garrett (naskonomo Louisa Dunnell, 1813-1903). La patro posedis stokejon en Aldeburgh, Suffolk. Louisa estis fratino de Millicent Garrett Fawcett kaj Elizabeth Garrett Anderson.

Kun Elizabeth ŝi ĉeestis dum du jaroj (ĉ. 1849-51) la Miss Brownings' Academy en Blackheath, Londono. Ŝi poste loĝis hejme kun la familio ĝis 1857, kiam ŝi edziniĝis kun James Smith, la frato de ŝiaj lernejaj amikoj. La paro loĝis en Londono kaj Louisa naskis kvar infanojn.

En Londono, Smith estis ofte vizitita de ŝiaj fratinoj. Elizabeth loĝis kun ŝi dum sia medicina studado. Ŝi membris grupon de feministoj kiu nomiĝis la Langham Place Group (Grupo de Langham Place), ĉar ili kuniĝis en Langham Place, Londono. Aliaj membroj estis Elizabeth Garrett, Emily Davies, Barbara Leigh Smith Bodichon, Sophia Jex-Blake, Emily Faithfull kaj Anne Proctor. Tiu grupo kampanjis por John Stuart Mill en la parlamenta balotado de 1865.

En 1865, Smith kunfondis la Kensington Society (Socio Kensington) kaj partoprenis kiel sekretario en la London Suffrage Committee (Londona balotrajta komitato), helpanta de Harriet Cook. Tiu komitato organizis parlamentan petskribon pri virinbalotrajto.

Ŝi mortis de apendicito en Februaro 1867.

Fontoj redakti