Krablejo
(Alidirektita el Ludkradejo)
Krablejo, ludkradejo aŭ bebejo estas meblo, farita el ligno aŭ plasto, en kiu oni metas bebon aŭ etulon por protekti ilin kontraŭ la danĝero de libera krablado tra la domo, aŭ dombestoj.
Krablejo ofte havas kvarangulan formon kaj konsistas el plata subaĵo ĉirkaŭita per stangoj kun sur tiuj apogilo. Eventuale povas esti tirkesto sub la ludkradejo por ekzemple stoki ludilojn.