Ludwig Devrient

Ludwig DEVRIENT (naskiĝinta la 15-an de decembro 1784 en Berlino, mortinta samloke la 30-an de decembro 1832) estis germana aktoro.

Ludwig Devrient
Ludwig Devrient by Wilhelm Christoph Wohlien.jpg
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1784 (1784-12-15)
en Berlino
Morto 30-an de decembro 1832 (1832-12-30) (48-jara)
en Berlino
Tombo Französischer Friedhof
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

La filo de silkaĵkomercisto destinite kontraŭvole je komercado aniĝis al trupo migranta de direktoro Friedrich Wilhelm Lange kaj sursceneje aperis la unuan fojon en la 18.5.1894 en Gera sub la nomo Herzberg en la rolo de anoncisto ĉe »Die Braut von Messina«. Post migrado entrupa tra diversaj urboj li trovis firman dungiĝon en Dessau kie eblis al li pli evoluigi talenton sian. Bedaŭrinde jam tiam Devrient ekigis vivon malstabilan kaj iĝis je cirkonstancoj malfavoraj al flego de kaj ekflorigo de ĉiuj kapabloj artistaj. Lia en 1807 komenciĝinta geedzeco kun Margarete Neefe, filino de kapelestro en Dessau, pro edzinomorto finiĝis post ne tute unu jaro. Sekve Devrient nuptis ankoraŭ dufoje. En 1809 li devegis forlasi la trupon de Dessau kaŝe. Unue li iris al Vroclavo kaj vokitis en 1815 danke al la perado de August Wilhelm Iffland al Berlino kie li restis ĝismorte.

La drinkemo al kiu li dediĉis sin (i.a. dum kunesto kun E. T. A. Hoffmann perdigis multajn fortojn. La avantaĝo aparta de Devrient kiel artisto bildiga estis karakterigopovo elstara kaj aŭtentika, poeta humuro. Tionkoncerne li superis multajn aliajn komikistojn eĉ. El si mem, per kompleta ŝanĝo de masko kaj parolmaniero, li kreis tipojn tute diversajn plenajn de vivo kaj originaleco. Neniam li devus uzi artefaritan troigon por atingi tion. Samgrandnivele li estis tragedie. Franz Moor, Lear, Talbot, reĝo Rikardo la 3-a, Shylock, Mercutio, Schewa, Kooke, la negro ĉe »Fiesco«, Lorenz Kindlein estis liaj ĉefaj roloj.

Juste li taksitis demona artisto, ĉar lia apero ekstera, la gestado kaj artikmovigo, la voĉo frapis ĉiujn spektantojn.

Ennovele li aperis ĉe »Devrient-Novellen« H. Smidt (3-a eldono, Berlino 1882) kaj ĉe R. Springer en la romano »Devrient und Hoffmann« (Berlino 1873). Trafegaj rakontoj pri karaktero lia legeblas ankaŭ ĉe - de Ed. Devrient - »Geschichte der deutschen Schauspielkunst« (volumo 4, Leipzig 1861) kaj en la romano »Die Vagabunden« de Holteis.

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 4. Leipzig 1906, p. 851-852 (tie ĉi interrete)