Ludwig Heinrich Ferdinand Olivier

Ludwig Heinrich Ferdinand OLIVIER (naskiĝinta la 19-an de septembro 1759 en La Sarraz, mortinta la 31-an de marto 1815 en Vieno) estis svisa pedagogo.

Vivo redakti

Olivier iĝis en 1781 instruisto ĉe la reforma lernejo Philanthropinum en Desssau. Samloke li malfermis lernejon en 1793 kies estradon li malkomencis en 1801. Ĉar li preferis reklami en Lepsiko kaj Berlino (i.a.) siajn novajn revoluciajn lernigmetodojn koncerne efikan legadon. Kun Ernst Tillich li malfermis en 1806 alian lernejon en Lepsiko: baldaŭ li transdonis ĉiun responson al Tillich. Ekde 1811 li denove vivis plejtempe en Svislando.

Olivier estis ankaŭ instruisto de la posta imperiestro Vilhelmo la 1-a (Germana Regno). Menciindas inter liaj skribitaĵoj jenaj: »Orthoepographisches Elementarwerk« (Dessau 1804–06, 2 vol.); »Die Kunst, Lesen und Rechtschreiben zu lehren, auf ihr Grundprinzip zurückgeführt« (Dessau 1801); »Über den Wert guter, natürlicher Unterrichtsmethoden« (Dessau 1802).

Familianoj redakti

Liaj filoj Heinrich (1783-1848), Ferdinand (1785–1841) kaj Woldemar Friedrich (1791–1859) iĝis famaj pentristoj kaj desegnistoj (W.F. estis disĉiplo de Friedrich Overbeck kaj Peter von Cornelius kaj verkis la porinfanan biblian eldonon »Volksbilderbibel in 50 Darstellungen aus dem Neuen Testament« (kuprogravuraĵoj de Julius Thäter, Heinrich Merz i.a., kun teksto de G. H. von Schubert, eldonite en Gotha 1838).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 15. Leipzig 1908, p. 43, kio legeblas tie ĉi interrete.