Ludwig Pfeiffer

Ludwig PFEIFFER (naskiĝinta la 31-an de marto 1842 en Eisenach, mortinta la 9-an de majo 1921 en Vajmaro) estis germana kuracisto, prahistoriisto kaj numismatikisto.

Pfeifferquelle - fonto nomita por li en 1917

VivoRedakti

Post studoj kaj helpkuracado li ekmemstaris en Vajmaro kaj nomumitis en 1872 persona kuracisto de granddukino Sophie von Oranien-Nassau, filino de Vilhelmo la 2-a (Nederlando). En 1883/84 li konstruigis por si domon ĉe Gropius-strato 8. Vajmare li ŝatatis fare de ĉiuj socialaj klasoj. Paciento lia estis ankaŭ Richard Strauss.[1] Medicine Pfeiffer ankaŭ engaĝiĝis ĉe la Grandduka saksia vakcininstituto, estis oficala distrikta ĉefkuracisto kaj estris ekde 1886 la institucion Sophienhaus. Kiam multaj urbanoj enfalis en ĥoleron en 1865 kaj 1867 li zorgis pri granda higieno kaj dum la Francia-Prusia Milito en 1870/71 li gvidis la vajmaran lazareton.

Pfeiffer multon publikigis kaj responsis multajn jarojn redaktiste por la gazeto "Korrespondenz-Blätter des Allgemeinen Ärztlichen Vereins von Thüringen". En 1888 li iĝis membro de Leopoldina-akademio.

Numismatiko, prahistorio, fremdultrafikoRedakti

Numismatike li interesiĝis pri moneroj stampitaj dum epidemiaj tempoj respektive kun epidemiaj motivoj. Prahistorie li estis disĉiplo de Friedrich Klopfleisch kaj partoprenis la gravajn paleolitikajn elfosadojn en Ehringsdorf. Tiukoncernen li verkis libron pri la ilaro de ŝtonepokuloj kaj iĝis kunfondinto de la Muzeo pri pra- kaj protohistorio de Turingio. Honorofice Pfeiffer aktivis ĉe la restaŭrado de Hain-turo kaj ade kunlaboris kun la municipa konsilantaro.

HonorojRedakti

  • En 1912 nomitis strato por li Pfeifferstraße.
  • Arbarero sude de Kastelo Belvedere portas lian nomon.
  • Fonto nomitis Pfeifferquelle okaze de la 75-a datreveno naskiĝtaga.
  • Medalo Dr. Ludwig-Pfeiffer-Medaille kiun aljuĝas ekde 1995 la Landa porkuracista ĉambro de Turingio.

Verkoj (elekto)Redakti

  • Die Choleraverhältnisse Thüringens. München 1867.
  • Die Thüringer Bade- und Kurorte. Wien 1872.
  • Taschenbuch der Krankenpflege für Krankenpflegeschulen, für Ärzte und für die Familie. Dua eldono. Böhlau, Weimar 1890. Dekdua eldono 1929.
  • kun Carl Ruland: Pestilentia in nummis. Geschichte der grossen Volkskrankheiten in numismatischen Documenten. Ein Beitrag zur Geschichte der Medicin und der Cultur. Laupp, Tübingen 1882 (Digitalisat).
  • Pestilentia in nummis. Beschreibendes Verzeichnis der auf Epidemien von Pest, gelbem Fieber, Cholera, auf Pocken-Erkrankungen und Inoculationen, auf Jenner, Sacco und die Vaccination, sowie der auf Hungersnöthe und andere Calamitäten geprägten Medaillen. Wagner, Weimar 1880.
  • Die steinzeitliche Technik und ihre Beziehung zur Gegenwart. Jena 1912.
  • Die steinzeitliche Muscheltechnik und ihre Beziehung zur Gegenwart. Ein Beitrag zur Geschichte der Arbeit und zur Psychologie der Geräte. Verlag Gustav Fischer, Jena 1914.
  • Die Werkzeuge des Steinzeit-Menschen. Verlag Gustav Fischer, Jena 1920.

LiteraturoRedakti

  • Julius Pagel (eld.): Biographisches Lexikon hervorragender Ärzte des neunzehnten Jahrhunderts. Urban & Schwarzenberg, Berlin und Wien 1901, kol. 1287–1288 (Digitalisat).
  • Eleonore von Bojanowski (eld.): Fünfzig Jahre im Dienste der Nächstenliebe. Gedenkblatt zum 50jährigen Bestehen der Schwesternanstalt Sophienhaus in Weimar. Weimar 1925.
  • Christine Günther: Leben und Werk des Geheimen Hof- und Medizinalrats Dr. med. Ludwig Pfeiffer (1842–1921) unter besonderer Berücksichtigung seiner Bedeutung für die ärztliche Standespolitik. Disertaĵo Universität Jena 2005.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Dietmar Seifert: Richard Strauss in Weimar