Lukla
Lukla estas komunumo en regiono Ĥumbuo en Nepalo, sur supermara alto de 2.860 m, supre de rivervalo de Dudh Kosi. La nomo Lukla venas de iama ŝafobaraĵo, sur kies loko nun troviĝas la Flughaveno Tenzing-Hillary.
Lukla | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 230 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 41′ N, 86° 44′ O (mapo)27.68777777777886.731388888889Koordinatoj: 27° 41′ N, 86° 44′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 2 860 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:45 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lukla [+] | |||
La flughaveno estas unu el la plej malfacile alireblaj de la mondo. La alteriĝejo estas mallonga, havas vojleviĝon, limas ĝin ĉe unu fino ravino, ĉe la alia fino montomuro. Tie la de- kaj alteriĝo estas tre riskoplena. Se la vetero permesas, dumotoraj aviadiloj Dornier kaj Twin Otters faras regulajn tagajn flugojn inter Lukla kaj Katmanduo.
Lukla estas - krom kelkaj apenaŭ uzataj montaraj vojetoj - la sola alirejo al la Ĥumbu-regiono kaj al la Nacia parko Sagarmatha. Plimulto de montirantoj el Lukla, montoiras du tagojn por atingo de Namche Bazaar, interesa vilaĝo kaj aklimatigejo por plua montoiro.
Fotoj
redakti-
Alveno per aviadilo
-
Panoramo el la flughaveno
-
Lukla, ĉefa strato
-
Komunumo kaj flughaveno
-
Lukla, enirejo al la vilaĝo
-
Mapo de Lukla