Lumina Domestica estas lampomuzeo en Bruĝo, Belgio. La muzeo montras la privatan kolekton de Eddy Van Belle, kiu ekspluatas du pliajn privatajn muzeojn en Bruĝo: la fritomuzeon kaj la ĉokoladomuzeon Choco-Story.[1]

Lumina Domestica
muzeo
Lando Belgio vd
Situo Bruĝo
Koordinatoj 51° 12′ 39″ N, 3° 13′ 35″ O (mapo)51.210813.22628Koordinatoj: 51° 12′ 39″ N, 3° 13′ 35″ O (mapo)
Lumina Domestica (Belgio)
Lumina Domestica (Belgio)
DEC
Lumina Domestica
Lumina Domestica
Situo de Lumina Domestica
Map
Lumina Domestica
vdr
Lumina Domestica troviĝas malantaŭ ĉi tiu "Huis De Croone", kiu gastigas la ĉokoladomuzeon. La muzeoj havas komunan enirejon.

La muzeo donas historian superrigardon de la endoma lumigado, ekde torĉo tra kandelo ĝis ampolo kaj lum-eliganta diodo (LED).

La kolekto havas proksimume 6500 erojn, el kiuj 1000 estas montrataj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Eddy Van Belle, gedelegeerd bestuurder van de Belgische multinational Puratos, heeft drie musea opgericht in Brugge (Eddy Van Belle, estro de la belga multnacia kompanio Puratos kreis tri muzeojn en Bruĝo), Krant van West-Vlaanderen, 8-a de aŭgusto 2008