Lumpini (ankaŭ Lumphini Lumpinee, taje ลุมพินี), estas unu el la 154 sub-distriktoj (kwaeng) de Bankoko, ampleksante la regioneton ĉirkaŭ la Parko Lumpini. Ĝia geokodo estas 100704, kaj ĝi estas parto de la distrikto (khet) Patum Wan.

La Parko Lumpini

Inter la rimarkinda aĵoj en la subdistrikto, krom la Parko, troviĝas la nokta bazaro Suan Lum kaj la Boksejo Lumpini, unu el la centroj de la monda piedbokso. Ĉe la suda ekstremaĵo de la parko estas metroa stacio Lumpini. Multaj el la luksaj hoteloj de la urbo situas en tiu ĉi kvartalo.

Lumpini estas taja prononco de Lumbini, la naskiĝloko (nun en Nepalo) de Gautama Budho.