Luncoiu de Sus
komunumo en Rumanio
Luncoiu de Sus [lunkoju] (hungare Felsőlunkoj) estas vilaĝo en Rumanio norde de Deva. En 1910 ĝi havis 730 loĝantojn (rumanoj); en 1992 estis 640 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1439. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Zaránd, de 1876 Hunyad vármegye). Administre ĝi apartenas al Luncoiu de Jos.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj
redakti- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo de distrikto Arkivigite je 2006-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2006-12-30 per la retarkivo Wayback Machine