Luopioinen
eksa komunumo de Finnlando
Luopioinen estas eksa komunumo de Finnlando, kiu situis en la provinco Pirkanmaa. Ĝi estis ligita al Pälkäne en komenco de jaro 2007. Je la 31-a de decembro 2006 la komunumo havis 2395 loĝantojn. La areo de la komunumo estis 392.12 km², el kio tero 321.65 km² kaj akvo 70.47 km². Komunuma centro de Luopioinen estis la loĝloko Aitoo. La plej granda lago estas Kukkia. En Aitoo estas Lernejo de Anna Tapio, kiu estas la nura internuleja elementa lernejo en Finnlando. Parto de konata arbara areo Laipanmaa apartenas al Luopioinen.
Luopioinen | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
eksa komunumo de Finnlando (2007–) komunumo (1868–2006) ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Provinco | Pirkanmaa | ||
Komunumo | Pälkäne | ||
Malaperinta en | 2007 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 405 (2005) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 61° 22′ N, 24° 39′ O (mapo)61.362524.656944444444Koordinatoj: 61° 22′ N, 24° 39′ O (mapo) [+] | ||
![]() | |||
| |||