Luther-domo (Eisenach)

muzeo en Germanio

La Luther-domo (germane: Lutherhaus mit Pfarrhausarchiv) troviĝas en Eisenach, Lutherplatz nr 8. Ĝis la fino de la restaŭradlaboroj en 2015 la kolektoj grandparte troviĝas en la ne malproksima domo Creutznacher Haus.

La Luther-domo en Eisenach.

Priskribo redakti

La Luther-domo estas unu el la plej malnovaj burĝaj domoj de la urbo. Laŭdire enloĝis ĝin Marteno Lutero, estante lernanto (1498-1501), ĉe la familio Cotta. En 1561 aĉetis ĝin la urba ĉefarkitekto Hans Leonhard kaj farigis la ĝis hodiaŭ konservitan lindan nordan fasadon. La nunan aspekton la domo akiris nur post la Tridekjara milito. Je la fino de la 19-a jarcento malfermitis la gastejo Lutherkeller; la gastejestro montris al interesiĝantaj klientoj la du ĉambroj kie eble loĝis la reformanto kiel adoleskanto.

Post la Dua mondmilito aĉetis ĝin la Eklezio kaj inaŭgurigis en 1956 luteran memoriglokon kun ekspozicio de la Arkivo pri paroĥestraj domoj.

Kolektoj redakti

En la daŭra ekspozicio de 1996 kun la titolo Remalkovri Martenon Luteron - Martin Luther neu entdecken (kiu nuntempe profunde prilaboratas) la vizitantoj ricevas gravajn informojn pri la vivo kaj la agado de Lutero, krome pri eblaj kaŭzoj kaj sinpasado de la Reformacio en Germanlando kaj aliloke.

Alia daŭra ekspozicio pri la evangeliaj paroĥestraj domoj (Zeitreise durch die Geschichte des evangelischen Pfarrhauses) substrekas ties ne troigeblan influon sur la kulturo kaj sciencoj de Germanio. Post 2015 estiĝos kroma elmontrado pri la Biblio.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 46

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo de la muzeo.