Lynx Edicions (eldonejo -katalune- linko -latine-) estas hispana ornitologia eldonejo.

Lynx Edicions
eldonejo vd
Dum 1989 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Ramon Mascort Amigó • Jordi Sargatal Vicens • Josep del Hoyo vd
Sidejo Barcelono
Lando Hispanio
TTT Oficiala retejo
vdr

Ĝi iĝis internacie konata kiam ĝi startis publiki la Handbook of the Birds of the World, 16voluma serio kiu, kiam ĝi kompletiĝis en 2011, dokumentis por la unua fojo en ununura verko tutan animalan klaso, ilustrante kaj traktante detale ĉiujn speciojn de tiu klaso. Neniu tiom kompleta verko estis pubikita antaŭ tiu pri ĉiu ajn grupo de la animala regno.

Aliaj libroj publikitaj de tiu entrepreno estas Birds of South Asia. The Ripley Guide kaj la Handbook of the Mammals of the World.

Kiel komplemento al la Handbook of the Birds of the World, kaj kun la celo disvastigi konon pri la tutmonda birdaro, en 2002 Lynx Edicions startis Internet Bird Collection (IBC). Tiu estas liberalira, reta aŭdvida biblioteko pri la tutmonda birdaro kiu permesas enmeton de filmetoj, fotoj, kaj registroj ilustrantaj diversajn biologiajn trajtojn de ĉiu specio (ekz. subspecioj, plumaroj, manĝado, reproduktado, ktp.). Ĝi estas neprofita iniciato nutrita per materialo el pli da cento da kontribuantoj tutmondaj.

Eksteraj ligiloj redakti