Møllehøj ("monteto de la muelejo") estas la natura pinto plej alta de Danio el 170,86 metroj alta. Ĝi troviĝas en la montetoj Ejerbjerge en la municipo Skanderborg, tre proksime de Ejer Bavnehøj. La pinto estas markita per muelŝtono, restaĵo de la ventmuelejo de Ejer kiu situis sur la monteto de 1838 ĝis 1917. La muelejo estis okflanka kaj havis cepoforman tegmenton.

Novaj mezuradoj realigitaj en februaro 2005 montris ke Møllehøj estas pli alta ol Yding Skovhøj (172,66 m inkluzive de tumulo el la Bronzepoko sur ĝia pinto, 170,77 m sen ĝi) en la municipo Horsens aŭ Ejer Bavnehøj, ambaŭ antaŭe konsideritaj pli altaj. Tamen tiuj du pintoj naturaj estas respektive 9 kaj 51 cm pli malaltaj ol Møllehøj. Ĝi estis oficiale agnoskita kiel la plej alta pinto de Danio en 2005.