Mărgău

komunumo en Rumanio

Mărgău [mərgəŭ] (hungare: Meregyó) estas komunumo en Rumanio okcidente de Cluj-Napoca. En 1910 ĝi havis 2 049 loĝantojn (rumanoj), en 1992 608 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1408. Ĝi estis hungara vilaĝo. De 1461 ĝi havis ankaŭ rumanajn loĝantojn. Estas fama ĝia rumana lignokonstruaĵaro. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Kolozs vármegye). Administre apartenas al ĝi Bociu, Buteni (Mărgău), Ciuleni (Mărgău), Răchiţele.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti