En kriptografio, la M-209, nomumita CSP-1500 de la Usona mararmeo ( C-38 de la produktanto) estas portebla, mekanika ĉifromaŝino uzita fare de Usona militistaro ĉefe dum la 2-a Mondmilito, kvankam ĝi restis en aktiva uzo tra la Korea milito. La M-209 estis dizajnita fare de sveda kriptografiisto Boris Hagelin responde al peto por tia portebla ĉifromaŝino, kaj estis plibonigo de pli frua maŝino, la C-36.

La M-209.

La M-209 estas tiel granda kiel lunĉujo, ĝiaj mezuroj estas 83mm x 140mm x 178 mm, kaj ĝia pezo estas 3 Kilogramoj (kaj plie ½ Kg pro la skatolo).[1] Ĝi reprezentis brilan atingon por antaŭ-elektronika teknologio. Ĝi utiligis dentrad-mekanismon similan al tiu de teleĉifromaŝino, kiel ekzemple la Lorenz-ĉifromaŝino kaj la de Geheimfernschreiber.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-01. Alirita 2014-01-30.
  • J. Reeds, D. Ritchie, R. Morris, "The Hagelin Cipher Machine (M-209): Cryptanalysis from Ciphertext Alone", unpublished technical memorandum, Bell Laboratories, 1978. Submitted to Cryptologia.
  • Wayne G. Barker, "Cryptanalysis of the Hagelin Cryptograph", Aegean Park Press, 1977

Eksteraj ligiloj redakti