MOVIM
MOVIM (akronimo de My Open Virtual Identity Manager) estas projekto pri kreado de socia reto, kiel libera programaro laŭ la licenco AGPL, kaj malcentra, alivorte ke la uzanto povos ĉu aliĝi al ekzistanta retejo, ĉu elŝuti la programaron kaj instali sian propran instancon de MOVIM.
MOVIM | |
---|---|
![]() | |
PHP | |
Lasta stabila versio | 0.1 (5-a de marto 2011) |
Programlingvo | PHP |
Programtipo | Interkona retejo |
Permesilo | AGPL |
Retejo | www.movim.eu |
Teknologio Redakti
MOVIM estas programita en PHP. La programaro uzas la programado-laborkadron framework Symfony kaj la bibliotekon JAXL por uzado de XMPP[1].
Arkitekturo Redakti
La projekto enhavas tri partojn:
- MOVIM Core
- MOVIM Social
- MOVIM Group
MOVIM Core Redakti
MOVIM Core enhavas bazajn bibliotekojn (konekto kaj traktado de la datumbazo, traktado de blokoj), kaj la administradan interfacon.
MOVIM Social Redakti
MOVIM Social baziĝas sur la protokolo XMPP kaj ebligos la sendon de mesaĝoj (kutimaj mesaĝoj aŭ tujmesaĝoj) kaj administradon de kontaktoj.
MOVIM Group Redakti
MOVIM Group ebligas kreadon de babilgrupoj kaj ekkonon de novaj kontaktoj.
Vidu ankaŭ Redakti
Notoj ka referencoj Redakti
- ↑ Movim 0.1 (20-a de julio 2010). Alirita 28-a de aŭgusto 2010. Arkivigite je 2010-10-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-10-16. Alirita 2011-03-15.
Eksteraj ligiloj Redakti
- Oficiala retejo Arkivigite je 2010-06-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Intervjuo de marto de 2010 klarigante la koncepton
- XMPP-ĉambro ebligas babiladon kun la ĉefaj programistoj de la projekto : xmpp:movim@muc.jappix.com?join