Ahmada Islama Televido (angle Muslim Television Ahmadiyya - MTA) estas tutmonda persatelita televidĉeno konsistanta el 4 internaciaj televidkanaloj fonditaj de la Ahmada Islama Komunumo. La unua kanalo estis oficiale inaŭgurita la 1-an de januaro 1994. La televidkanalo estis establita de Mirza Tahir Ahmad. Ĝi havas programojn en pluraj gravaj lingvoj. Ili konsistas el predikoj, novaĵoj, dokumentfilmojn kaj kursojn de la araba por infanoj. Kvankam la plejparto estas elsendata en la urdua lingvo ĝi ankaŭ elsendas en la angla, araba, bengala, indonezia, franca, svahila kaj hausa.

MTA International
dissenda reto • dissendanto • kompanio
Ĝeneralaj informoj
Landoj Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Komenciĝo de elsendoj januaro 1992
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj

(stato la 15-a de januaro 2024)

vdr