Macutako[1] (japane: 松茸, matsutake. Matsu = pino, take = fungo; scienconome Tricholoma matsutake) estas fungo, kiu kreskas en multaj partoj de la mondo, ekzemple Ĉinio, Kanado, Finnlando kaj Usono. La fungo famiĝas danke al la japana kuirarto. Ĝi estas altvalora fungo en ĉina kuirarto kaj japana kuirarto.[2][3] Macutakoj estas raraj kaj malfacile troveblaj, tial ili havas altan merkatan prezon. La jara rikolto en Japanio estas aktuale malpli ol 1000 tunoj. Macutakoj estas importataj el Ĉinio, Koreio kaj Usono (Oregono). La plej alta merkata prezo de la japanaj macutakoj povas atingi - depende de kvalito, sezono kaj origino - foje ĝis 2.000 USD per kilogramo. En komparo, la averaĝa valoro por importitaj macutakoj estas ĉirkaŭ 90 USD per kg.[4]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Macutako

Biologia klasado
Regno: Fungoj Fungi
Divizio: Bazidiomikotoj Basidiomycota
Klaso: Agaricomycetes
Ordo: Agarikaloj Agaricales
Familio: Trikolomacoj Tricholomataceae
Genro: Trikolomo Tricholoma
Tricholoma matsutake
(S. Ito & S. Imai) Singer 1943
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

De multaj japanoj la aromo de macutako estas estimata. La forta aromo estas ĝuigata per "dobin-mushi" (macutaka supo en porcelana kruĉo) kaj "matsutake gohan" (rizo spicita kaj kuirita kun macutako). Tamen, por ne-japanoj la ordo ne ĉiam estas plej bona. Oni povas nomi en okcidento tion "odoro de ŝtrumpetoj militistoj". La sinonimo de la scienconomo estas Tricholoma nauseosum ("Trikolomo naŭza").

La japana slango de "macutako" (matsutake) signifas penison, sed la kialo ne estus pro ĝia ordo sed la formo.

Referencoj redakti

  1. PIV
  2. Ashkenazi, Michael; Jeanne Jacob. (2003) Food culture in Japan. Greenwood Publishing Group, p. 49. ISBN 0-313-32438-7.
  3. Play That Fungi Music. Arkivita el la originalo je 2013-08-28. Alirita 2014-08-04.
  4. Matsutani, Minoru, "Japan's long love affair with 'matsutake'", Japan Times, 9 November 2010, p. 3.