Madĝamavĝaĝoga, MadhyamavyayogaMadhyama Vyāyoga (en Hinda: मध्यमव्यायोग), (La mezulo) estas sanskrita teatraĵo atribuita al Bhāsa, fama sanskrita poeto. Ne estas interkonsento pri kiam la teatraĵo estis verkita, kaj oni datis ĝin varie el 475 a.n.e. ĝis la 11-a jarcento n.e. La sanskrita poeto Nanaĝa, kiu vivis ĉirkaŭ 400 n.e., menciis Bhasa en siaj verkoj, kaj tio sugestas, ke Bhasa eble vivis ĉirkaŭ 350 n.e.[1] Tamen, multaj fakuloj malkonsentas, kaj opinias, ke Bhasa vivis ĉirkaŭ la 7-a ĝis 8-a jarcentoj n.e., kio metas la kreadon de la teatraĵo en tiu sama tempoperiodo.[2] Madhyama Vyayoga fokusas al la nomkonfuzo inter la mezfilo de la pastro Keŝav Das kaj la mez-Pandava princo Bimo. Ankaŭ la kunigo de Bimo kaj Gatotkaĉo kiel patro kaj filo okazas simile. Kvankam la roluloj en tiu rakonto devenas el la Mahabarato, tiu partikulara afero estas nur produkto de Bhasa. Madhyamavyayoga estas en partikulara tipo de Sanskrita teatraĵo nome Vjaĝoga.

Gatotkaĉo en la Java ombra pupteatro.

Notoj redakti

  1. The Sanskrit drama in its origin, development, theory & practice de Arthur Berriedale Keith (Motilal Banarsidass : 1992) p. 93
  2. Sutherland Goldman, Sally J. The Monstrous Feminine. University of California, Berkeley.