Maderuelo [madeRŬElo] estas municipo en la nordoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Maderuelo estas komprenebla etimologie kiel Lignaĵeto. Ĝi enhavas urban kernon deklaritan Havaĵo de Kultura Intereso, en la kategorio de Historia Komplekso.

Maderuelo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40554
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 109  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 3° 31′ U (mapo)41.487222222222-3.5208333333333Koordinatoj: 41° 29′ N, 3° 31′ U (mapo) [+]
Alto 952 m [+]
Areo 93 km² (9 300 ha) [+]
Maderuelo (Provinco Segovio)
Maderuelo (Provinco Segovio)
DEC
Maderuelo
Maderuelo
Situo de Maderuelo
Maderuelo (Hispanio)
Maderuelo (Hispanio)
DEC
Maderuelo
Maderuelo
Situo de Maderuelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maderuelo [+]
vdr
Maderuelo en la provinco Segovio.
Loka bildo (1940-aj aŭ 1950-aj jaroj).
Pordego de la urba kerno.
Preĝejo de Sankta Maria.
Ermitejo de la Vera Kruco.
Ermitejo de la Vera Kruco ĉe la akvorezervejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 94,19 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 125 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 25 el jaro 2000.

Ĝi distas 96 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun la provincoj Burgoso kaj Sorio, kaj precize kun la municipoj Montejo de la Vega de la Serrezuela, Santa Cruz de la Salceda (Burgos), Castillejo de Robledo (Soria), Valdevacas de Montejo, Moral de Hornuez, Campo de San Pedro, Langa de Duero (Soria), Alconada, Aldealengua de Santa María kaj Languilla.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En la 12-a jarcento estis dek paroĥoj kaj ĝi iĝis ĉefa urbo de la Comunidad de Villa y Tierra de Maderuelo. Poste ĝi ekdekadencis, kaj fine de la 13-a jarcento kaj ĉefe en la 14-a jarcento perdis parton de la loĝantaro, kiu foriris reloĝadi la sudon de la lando post elpelo de araboj.​

Dum la frankisma diktaturo, la konstruado de la Akvobaraĵo de Linares okazigis la nuligon de la iama municipo Linares del Arroyo kies termino estis disigita inter la municipoj Maderuelo kaj Montejo de la Vega de la Serrezuela, dum la loĝantaro estis translokigita al La Vid en la municipo La Vid y Barrios, de la provinco Burgoso.​

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj, gastigado kaj rura turismo plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj kaj ĉefe ĉe la akvorezervejo.

De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la urba kerno mem, la murego kun ĉefa pordego, la preĝejo de Sankta Maria, laruinoj de la kastelo, la ermitejo de la Vera Kruco ĉe la akvorezervejo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti