Madono de la akuŝo

Madono de la akuŝo (itale Madonna del Parto) estas pentraĵo de Piero della Francesca, realigita en Monterchi, eta vilaĝo de la Toskanio.

Madono de la akuŝo

Historio de la kreado redakti

En 1455 Piero della Francesca estas komisie engaĝita en Arezzo, kie estas pentranta la Ciklon de la Vera Kruco; sed el Monterchi iu lin alvokas por komisii freskon. La fresko reprezentu la Virgulinon gravedan (evidentas la motivo: plenumi voton, impetri dian favoron) kaj freskiĝu en eta kampara preĝejo ekstere de la vilaĝa ĉirkaŭita zono. Piero della Francesca pormomente lasas la laborejon en Arezzo kaj ene de du semajnoj konkludas la novan komisiaĵon. La rezulto estas la Madonno de la akuŝo, unu el plej famaj pentraĵoj de la arta monda historio.

Priskribo redakti

La ikonografia temo estas Madono graveda: tre juna virino, certe pozantino de tiuj italaj lokoj, fiera pri sia ekpatriniĝo, nin rigardas vindita en la grandvalora mandarena bluo de la tuniko. Ŝi estas bildigita plenfigure staranta iomete dekstre turnita tiel ke pli evidentiĝas ŝian staton. La dekstra mano ripozas sur ŝia sino en la gesto kiu ĉiu gravedulino facile scias: gesto de protekto, de posedo, de feliĉo. La sinodika Madono staras centre de vera kaj propra tabernaklo kiu tamen havas la formon de tendo kiun du anĝeloj malfermas flanken forpuŝante la randojn. La ikonografia signifo klaras: la infanformanta Madono estas vas electionis kaj fœderis arca (= elektita vazo kaj kesto de la interligo, bibliaj kaj liturgiaj esprimoj), ŝia korpo gastas la Logoson, la Enkarniĝintan Verbon, la Vivantan Dion; la du anĝeloj prezentas al la adorado de la kredantoj la Kristan korpon kiu nobligas kaj relevigas nian korpon. La pentristo sukcesas doni al la videbla vero sakralecon tiom grandan kaj absolutan ĝis igi la kredon konvinkiga laŭmaniero kiun neniu teologo atingis.

Konservado kaj eksponado redakti

La freska pentraĵo ne povas certe restadi en preskaŭ senpopola, nune eble sennaska, vilaĝeto. Nun (en 2009) ĝin oni konservigas en provizora centrovilaĝa muzeo; sed volus ĝin muzee konservi jen la ŝtataj najbaraj muzeoj, jen la diocezaj kolektejoj de religia arto. Estas informo, ke la du instancoj jam trovis akordon.

Eksteraj ligiloj redakti

[1] Italingva komento

[2] Italingva komento

Bibliografio redakti

[3]