MAEDA Tutomu, naskiĝita 14-a de februaro 1895 en Kanazawa-si, estis japana kemiisto, esperantisto kaj ano de Instituto de Fizika kaj Kemia Esplorado, tuj ekster Tokyo.

Maeda Tutomu
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1895 (1895-01-01)
Morto 20-a jarcento
Lingvoj japanaEsperanto
Okupo
Okupo kemiistoesperantisto
vdr

Maeda esperantiĝis en 1925, kaj publikigis multajn studojn pri kemio dum la 1920- kaj 1930-aj jaroj, ekskluzive en Esperanto. Li verkis esperantlingvan Koloidkemia Terminaro, en la angla, germana kaj franca, publikigita en 1929.

Laŭ EdE, li donis “fortan instigon al sciencistoj por Esperanto”.

Verkoj redakti

Krom la suba elekto de libroj, Maeda ankaŭ verkis plurajn aliajn librojn pri gipscemento kaj portlandcemento:

  • La Plena Vortaro Vidita de Kemiisto”, La Revuo Orienta, Januaro 1935
  • Viskozecoŝanĝo dum la reakcio inter magnezioksido kaj magneziklorida akvosolvaĵo, kaj nova konsidero rilate al hardiĝo de cementoj, 1926
  • Studo pri magnezioksiklorida cemento per X-radio, 1926
  • Koloidkemia terminaro : Esperanto - angla, germana, franca kaj reciproka, 1929
  • La malmoliĝo de Moti, japana rizmanĝaĵo, 1929

Fontoj redakti