Magma (muzikgrupo)

Magma estas franca progresiva rokgrupo kiu ekestis en Parizo en 1969. Magma fariĝis muzikgrupo tute neklasebla, miksaĵo ebriiga kaj fascina, interligante la perforton de roko kaj la aŭdacon de libera ĵazo[1]. La grupo uzas imagitan lingvon (Kobaïan) ebligante nenian kompromison inter sonoj kaj ilia signifo[2].

Christian Vander tamburas kun Magma en 2017.

Imagita lingvo redakti

Christian Vander, la tamburisto kaj gvida persono ĉe Magma, kreis la lingvon "Kobaïan" kiu estis esenca parto de la muziko de la grupo. Kadre de siaj komponaĵoj, ĝi plenumas certagrade la funkcion de esotera liturgia lingvo[3] parolata sur alia planedo, ĉi-kaze Kobaïa, titolo de la unua albumo de Magma. La kobaïan lingvon respondas, en la spirito de sia kreinto, al sankta, ekstertera lingvo. Efektive, ankoraŭ laŭ Christian Vander, la kobajanoj venas mem el la Tero, kiun ili fuĝis en kunteksto de baldaŭaj gravaj katastrofoj. Tamen oni ne precizigas ĉu la migrantoj parolis la kobaian antaŭ sia foriro aŭ ĉu ili inventis tiun ĉi lingvon post sia ekzilo.

Revenanta temo estas la distopia estonteco kie Tellus fariĝis neloĝebla kaj la pluvivantaj homoj estis devigitaj fuĝi al la planedo "Kobaia".

Ĵazsaksofonisto John Coltrane estis unu el la plej gravaj fontoj de inspiro de Vander dum kreado de la muziko de la grupo.

Tra la jaroj, la grupo havis sennombrajn membrojn, sed inter la plej gravaj, krom Christian Vander, menciindas la kantisto Klaus Blasquiz, kiu kantas en ĉiuj albumoj de 1970-1978.

Diskaro redakti

  • Magma (1970)
  • 1001° Centigrades (1971)
  • Mëkanïk Dëstruktï?Kömmandöh (1973)
  • Ẁurdah Ïtah (1974)
  • Köhntarkösz (1974)
  • Üdü Ẁüdü (1976)
  • Attahk (1978)
  • Merci (1984)
  • Mekanïk Kommandöh (1989)
  • KA (Köhntarkösz Anteria) (2004)
  • Ëmëhntëhtt-Ré (2009)
  • Félicité Thösz (2012)
  • Rïah Sahïltaahk (2014)
  • Slag Tanz (2015)
  • Zèss (2019)
  • Kartëhl (2022)

Referencoj redakti

  1. (eo) Magma (PDF), Rokgazeto n-ro 4 (1992), paĝoj 14-16
  2. (fr) Julien Broquet, La no man’s langue de Benoît Lizen, Le Vif- Focus, la 26-an de septembro 2013
  3. (fr) En direct de Kobaïa, rencontre avec Christian Vander, Blogo de la revuo Bifrost, la 21-an de januaro 2013.

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Magma (musikgrupp) en la sveda Vikipedio.