La magneta celfuzio (angle Magnetized Target Fusion; MTF) estas nuklea fuzio, kiu kombinas la trajtojn la magnetkapta kaj la inercia (lasera) fuzioj. Kiel ĉe la magnetkapta fuzio, la fuelo estas limigita per magneta kampo ĉe malgranda denso kaj tiel ĝi estas varmegigita al plasmo. Inercia trajto estas la rapidega kunpremo de la celo, atingenda la konvenan temperaturon. La kombinita malgranda denso, pli mallonga limigita tempo, pli bona varmorezervado rezultigas, ke oni povas pli facile konstrui fuziajn reaktorojn por tiu metodo, sed ĝi havas la samajn rezultojn ol la magnetkapta fuzio.

La avantaĝo de la MTF al la aliaj fuziaj teknologioj, ke la plasmo devas havi la termonuklean temperaturon (150 milionoj Co) nur dum unu mikrosekundo. La reagantaj fueloj estas deŭterio kaj tricio.

La esplorojn finance apogas la Chrysalix Energy Venture Capitalist en la kanada entrepreno General Fusion.


Laŭ gazetaj sciigoj en februaro de 2008, la General Fusion esperas konstrui en kelkaj jaroj fuziajn reaktorojn je prezo de 50 milionoj da dolaroj. Oni planas la povumon de 100 megavattoj kaj kurentan prezon de 4 cendoj/kwh.